William Caxton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Caxton

William CAXTON (naskiĝis la 13-a de aŭgusto, 1422, mortis 1491) estis la unua angla presisto.

Caxton naskiĝis en la provinco Kent kaj trejniĝis en Londono kiel tolaĵkomercisto.

Li loĝis en Bruges, Belgio inter 1441 kaj 1470.

Ŝajne li lernis la presarton en Kolonjo dum 1471-2 kaj en 1475 li presis la unuan libron en la angla lingvo.

En 1476-7 li starigis propran lignan presmaŝinon en Westminster, Londono kaj en 1477 li eldonis Sayings of the Philosophers. Tio estis la unua libro presita en Anglio.

Entute li presis proksimume 100 librojn.