William Dance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Dance
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1755 (1755-12-20)
Morto 5-an de junio 1840 (1840-06-05) (84-jaraĝa)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Okupo
Okupo violonistopianisto
vdr

William Dance (20a de decembro 17555a de junio 1840) estis angla pianisto kaj violonisto. Li studis dum la dua duono de la 18a jarcento kaj ludis en ĉefaj muzikejoj de Londono. Ĉirkaŭ 1800 li rezignis pri publikaj muzikludoj kaj iĝis elstara instruisto de muziko ankaŭ en Londono.

En 1813 Dance proponis kunsidon kiu kondukis al la fondo de la Reĝa Filharmonia Societo. Li iĝis direktoro kaj kasisto de la societo ĝis sia morto.

Ĉirkaŭ 1812 li renkontis kun Michael Faraday, tiam brila sed nekonata juna helpanto ĉe librovendejo de Southwark kiu estis interesita en memlernado kaj scienco. Dance tutoris lin per havigo de enirbiletoj por partopreno en prelegoj ĉe la Reĝa Institucio.[1][2]

Publikigitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Six Lessons for the Harpsichord or Piano-Forte, datita ĉirkaŭ 1780

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1911 Britannica
  2. Korespondaro de Michael Faraday
  • William Dance Mallonga biografio ĉe National Portrait Gallery, London. Alirita en Januaro 2009
  • William Dance Oxford Biography Index Number 101007099. Alirita en Januaro 2009
  • The Correspondence of Michael Faraday de Michael Faraday, Frank A. J. L. James, Publikigita de IET, 1991 ISBN 0-86341-248-3 [1]