William Phillimore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el William PHILLIMORE)

William PHILLIMORE [filimor] (naskiĝis en novembro 1844; mortis la 15-an de novembro 1934) estis angla esperantisto kaj instruisto.

William Phillimore estis esperantisto de 1905. Li lernis Braille-skribon en 1910 kaj transskribis de tiu tempo multajn librojn por blinduloj, inter ili laste la verkon Tridek Jarojn en Ora Nordo por blindulo en hospitalo.