William Rowan Hamilton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Rowan Hamilton

Sir William Rowan HAMILTON (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1805 en Dublin, mortis la 2-an de septembro 1865 en Dunsink, apud Dublin) estis irlanda matematikisto kaj fizikisto. Li konatiĝis aparte pro siaj kontribuoj al la esploro de la mekaniko kaj pro sia malkovro kaj esplorado de la nombro-sistemo de la kvaternionoj.

Hamilton en Dublino studis matematikon kaj jam dum la jaro 1827, antaŭ la fino de sia studo, iĝis profesoro pri astronomio kaj reĝa astronomo (Royal Astronomer) por Irlando.

Dum kaj iom post la studo William Hamilton okupiĝis pri radiaj sistemoj kaj pri la geometria optiko. El tio en pluraj publikaĵoj de la jaroj 1834 kaj 1835 li evoluigis la formuligon de parto de la mekaniko, kiu intertempe laŭ li nomiĝas "hamiltona mekaniko".

Same laŭ li nomatas la hamiltona principo aŭ la principo de plej eta efiko, kiu estas ekstrema principo de la scienca fako fiziko. Laŭ ĝi la fizikaj korpoj aŭ fortoj kondutas tiel, ke unuo, kiu difinas la realan efikon de la korpa aŭ forta vojo, pli malgrandas ol ĉe ĉiuj aliaj penseblaj korpaj aŭ fortaj vojoj.

Memoriga tabulo pri la trovo de la kvaternionoj

Pli poste li koncentrigis siajn esplorojn al la hiper-kompleksaj nombroj nomataj "kvaternionoj", kiuj nuntempe ekzemple aplikiĝas en la komputila grafiko.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke Biografio de William Hamilton kaj listo de liaj plej gravaj laboroj (angle) Informoj pri William Rowan Hamilton en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)