Wissel
Wissel estas ero de la urbo Kalkar ĉe la maldekstra flanko de la malsupra Rejno (Germanujo). Ĝi lokas proksimume kvin kilometrojn norde de la urbocentro de Kalkar en la malaltejo de la Rejno. Fine de 2010 ĝi havis 2.063 loĝantojn.
El la 12-a jarcento la skribmaniero „Wisceloh“ estas konata. Wisch signifas herbejo, malseka malaltejo. Loh signifas arbareto aŭ senradikigita maldensejo en arbaro. En la 14-a jarcento la lokonomo ŝanĝiĝis al Wissel.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Dunvilaĝo Wissel
- Fotoraporto pri la preĝejo de Wissel
- Fotoraporto pri Wissel Arkivigite je 2008-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.muehle-wissel.de/
51.7719444444446.2880555555556