Wodonga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wodonga
urbo • gazetted locality of Victoria
Administrado
Poŝtkodo 3690
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 259  (2021) [+]
Loĝdenso 546 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 7′ S, 146° 53′ O (mapo)-36.121388888889146.88805555556Koordinatoj: 36° 7′ S, 146° 53′ O (mapo) [+]
Alto 152 m [+]
Areo 37,1 km² (3 710 ha) [+]
Horzono UTC+10:00 [+]
Wodonga (Viktorio)
Wodonga (Viktorio)
DEC
Wodonga
Wodonga
Situo de Wodonga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wodonga, Victoria [+]
vdr

Wodonga estas urbo en la aŭstralia ŝtato Viktorio, 307 km nordoriente de Melburno. Ĝi situas sur la suda bordo de la Murray Rivero ĉe la Novsudkimria limo kontraŭ la urbo Albury sur la alia bordo de la rivero. Wodonga estas parto de la Loka Registaro de la Urbo de Wodonga kaj havas 18 948 loĝantojn [1]. Kune kun Albury, la urbo formas metropolitenan regionon kun proksimume 89,000 loĝantoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Wodonga estis fondita kiel doganpoŝto kontraŭ sia ĝemelurbo Albury kaj kreskis konstante post la malfermo de la unua ponto super la Murray Rivero en 1860. La origina nomo Wodonga poste estis ŝanĝita al Belvoir, sed poste la urbo estis nomita Wodonga denove. La unua poŝtejo malfermiĝis la 1-an de junio 1856 sub la nomo Belvoir , sed estis renomita Wodonga la 26-an de julio 1869 [2]. La urbo ĉiam estis vidita kiel la pli malgranda, malpli sukcesa fratino de Albury kaj iam estis nomita Struggle Town. Hodiaŭ ĝi daŭre estas pli malgranda ol Albury, sed ekonomia kresko en la regiono egaligas la diferencojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj liglioj[redakti | redakti fonton]