Wolfgang Schmieder

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wolfgang Schmieder (n. 29-an de majo 1901 en Bromberg, provinco Posen; m. 8-an de novembro 1990 en Fürstenfeldbruck) estis germana muziksciencisto.

Schmieder ĉefe estas konata pro la Bach-Werke-Verzeichnis (BWV), kiun li kompilis inter 1946 kaj 1950, katalogante la verkojn de Johann Sebastian Bach. Bach-Werke-Verzeichnis fariĝis ekde tiam fakte tutmonda normo por muzikistoj kaj muzikŝatantoj. Schmieder laboris ekde 1942 ĝis sia pensiiĝo en 1963 ĉe la urba kaj universitata biblioteko de Johann Wolfgang Goethe-Universitato en Frankfurto ĉe Majno. Poste li vivis ĝis sia morto en Freiburg.

Eksteraj ligiloj