Woodinville (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Woodinville en Kantono King
Turisma mapo de Woodinville

Woodinville estas urbo en Kantono King, Vaŝingtonio, Usono. Laŭ la usona censo de 2010, Woodinville havis 10 938 enloĝantojn. Ĝi situas en la metropola statistika regiono de Seatlo.

Woodinville komenciĝis en la 1870-aj jaroj kiel arbofaliga kaj sega centro, fondita de gesinjoroj Ira kaj Susan Woodin. Post la malapero de la arbaregoj, en la 20-a jarcento ĝi fariĝis agrikultura vilaĝo, kaj finfine loĝa antaŭurbo de Seatlo. Ĝi municipiĝis en 1993.

Inter la vidindaĵoj kaj frandaĵoj de Woodinville estas pluraj vinfarejoj (plej fama estas Chateau Ste. Michelle), konata bierfarejo "Redhook", kaj la elstara restoracio "The Herbfarm".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]