Workum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Workum
loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • loĝloko en Nederlando

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8711
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 52° 59′ N, 5° 27′ O (mapo)52.97755.445Koordinatoj: 52° 59′ N, 5° 27′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Workum (Nederlando)
Workum (Nederlando)
DEC
Workum
Workum
Situo de Workum

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Workum [+]
vdr

Workum (frise: Warkum) estas urbo en la municipo Súdwest-Fryslân, en la nederlanda provinco Frislando.

Ĝi situas nordoriente de Hindeloopen, norde de Koudum, okcidente de Nijhuizum kaj sudokcidente de Ferwoude. La urbocentro situas je ambaŭ flankoj de la Diepe Dolte, kiu tra Het Zool senpere estas ligita kun la IJsselmeer.

La Zool fluas tra la eksterdiga areo, ĉe Workum nomata la Geele Strand (flava strando). Ĉe la akvo estas pluraj ŝipfarejoj, jakthaveno kaj du feriparkoj. Ankaŭ aliloke en la urbo troviĝas kelkaj havenoj. Workum havas ekde 1399 urborajtojn kaj per tio apartenas al la Frisaj dekunu urboj. Ankaŭ la vilaĝeto Kleine Wiske apartenas al la urbo.

Ĝis 1979 ankaŭ parto de la regiono Het Heidenschap apartenis al la urbo, en kiu situis la vilaĝetoj Brandeburen kaj Het Hel. La regiono poste akiris memstarecon kaj ekde la 1-a de decembro 1979 nomiĝas It Heidenskip, en la nederlanda lingvo ankaŭ nomata Heidenschap, per kio oni celas la regionon kaj la vilaĝeton.

Bildaro[redakti | redakti fonton]