Sidejo de Unesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el World Heritage Centre)
Sidejo de Unesko
konstruaĵosidejoorganizaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto Bernard Zehrfuss • Marcel Breuer • Pier Luigi Nervi vd
Estiĝo 1958
Malfermo 3-a de novembro 1958
Lando Francio vd
Situo École-Militaire
Situanta sur place de Fontenoy
Situo
Geografia situo 48° 50′ 58″ N, 2° 18′ 22″ O (mapo)48.84942.30611Koordinatoj: 48° 50′ 58″ N, 2° 18′ 22″ O (mapo)
Sidejo de Unesko (Parizo)
Sidejo de Unesko (Parizo)
DEC
Sidejo de Unesko
Sidejo de Unesko
Situo de Sidejo de Unesko
Map
Sidejo de Unesko
Retejo https://en.unesco.org/about-us/unesco-house
vdr
La sidejo de Unesko malantaŭ la Ĝardeno de Paco

Sidejo de UneskoUnesko-domo (france: Maison de l'UNESCO), estas konstruaĵo inaŭgurita la 3-an de novembro 1958 ĉe 7 Place de Fontenoy en Parizo, Francio, por roli kiel la sidejo de Unesko. Ĝi estas konstruaĵo vizitebla laŭvole.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 1946 kaj1958, la sidejo de Unesko troviĝis en la malnova Hôtel Majestic (nun Peninsula), en la 16-a subdistrikto de Parizo.

En 1967, je distanco de kelkaj centoj da metroj, krom-sidejo aldoniĝis en la 15-a subdistrikto (1 rue Miollis).

Desegno[redakti | redakti fonton]

Le 3-hektara loko estis antaŭe okupata de kavaleria kazerno kaj artileria deponejo (la milita lernejo estas tute apud ĝia flanko).

La desegno de la sidejo de Unesko kombinis la laboron de tri arkitektoj: Bernard Zehrfuss (Francio), Marcel Breuer (Hungario) kaj Pier Luigi Nervi (Italio). Planoj estis ankaŭ konfirmitaj de internacia komitato de kvin arkitektoj: Lucio Costa (Brazilo), Walter Gropius (Germanio/Usono), Le Corbusier (Francio), Sven Markelius (Svedio) kaj Ernesto Nathan Rogers (Italio), kun la kunlaboro de Eero Saarinen (Finnlando).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Modelo de la konstruaĵoj de la sidejo de Unesko

La sep-etaĝa ĉefa konstruaĵo, en kiu estas la sekretariejo, formas tri-pintan stelon. Aldone la konferenca centro, kiun oni nomas la "akordiona konstruaĵo", troviĝas ĉe la suda angulo kun enirejo tra la avenuo Suffren, kaj kuba konstruaĵo, unue planita por konstantaj delegacioj kaj ne-registaraj organizaĵoj.

Ĉi tiuj konstruaĵoj okupas 30,350 kvadratajn metrojn terenon, tranĉita en la nordorienta angulo de la duonronda formo de la Place de Fontenoy. Ĝiaj limoj estas la avenuoj Saxony, Segur de Suffren, kaj Lowendal.

Rilatoj kun Francio[redakti | redakti fonton]

La tereno sub la konstruaĵo estas posedaĵo de la franca ŝtato. Laŭ dekreto de la 22a de decembro 1952, respondecas pri ĝi la Ministerio pri eksteraj aferoj por la uzo de Unesko.[2] Tio efektiviĝas per luo de 99 jaroj, renovigebla kun simbola lupago (1000 frankoj jare), proksime al la fino de la luperiodo. Krome, la loĝejo de ĉi tiu interregistara organizaĵo sur la franca teritorio estas regata de sideja interkonsento kiu difinas ĝiajn privilegiojn kaj imunecojn. Ambaŭ interkonsentoj estis subskribitaj en Parizo je 1954, tiu je la 25a de junio kaj tiu ĉi je la 25a de julio.[3][4]

La franca parlamento akceptis la luon per leĝo enleĝigita je la 6a de aŭgusto 1955,[5] permesita de la prezidanto de la respubliko por ratifi la sidejan interkonsenton. La sideja interkonsento efektiviĝis je la 23a de novembro 1955. Ĝi eldoniĝis per dekreto de la 11a de januaro 1956.[6]

Panoramo de Parizo de la supro de la sidejo de Unesko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charlotte L Joy. (2012-01-15) The Politics of Heritage Management in Mali: From UNESCO to Djenné. Left Coast Press, p. 79–. ISBN 978-1-61132-094-7.
  2. Decree of 22 December 1952 on the allocation to the Ministry of Foreign Affairs of building lands located at the Place de Fontenoy, Paris, Official Journal of the French Republic (JORF), No. 306, p. 11, 24 December 1952, p. 11, 894[rompita ligilo] on Légifrance.
  3. Salmon, Jean., Quelques remarques sur l'installation du siège de l'UNESCO à Paris, Annuaire français de droit international, Volume 4, pages 453–465, 1958.
  4. Fischer, Georges., Organisation des Nations unies pour l'éducation, la science et la culture : Accord relatif au siège, Annuaire français de droit international, Volume 1, pages 393-406, 1955.
  5. Loi n°55-1071 du 6 août 1955 : 1 tendant à autoriser le président de la République à ratifier l'accord entre le Gouvernement de la République française et l'Organisation des Nations Unies pour l'éducation, la science et la culture relatif au siège de l'Organisation des Nations Unies pour l'éducation, la science et la culture et ses privilèges et immunités sur le territoire français, signé à Paris, le 2 juillet 1954 ; 2 portant approbation du contrat de bail signé le 25 juin 1954 entre le Gouvernement de la République française et l'Organisation des Nations unies pour l'éducation, la science et la culture, relatif au terrain de la place de Fontenoy, à Paris (7e), affecté au ministère des affaires étrangères par décret du 22 décembre 1952, JORF n°190 du 12 août 1955, p. 8106, on Légifrance.
  6. Décret n°56-42 du 11 janvier 1956 portant publication de l'accord entre la République française et l'Organisation des Nations Unies pour l'éducation, la science et la culture, relatif au siège de l'Organisation des Nations Unies pour l'éducation, la science et la culture et à ses privilèges et immunités sur le territoire français, signé à Paris le 2 juillet 1954, JORF n°13 du 17 janvier 1956, p.625–628.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo World Heritage Centre en la angla Vikipedio.