Wutai-monto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wutai-monto
monto
supermara alteco

3 061 m

Geografia situo 39° 5′ N, 113° 34′ O (mapo)39.081388888889113.56694444444Koordinatoj: 39° 5′ N, 113° 34′ O (mapo) f4
Wutai-monto (Ĉinio)
Wutai-monto (Ĉinio)
DEC
Wutai-monto
Wutai-monto
Situo de Wutai-monto
Map
Wutai-monto
vdr

La monto Wutai kuŝas en nordoriento de Wutai-gubernio, Shanxi-provinco. En somero gi kun meza temperaturo de ĉ. 20 "C estas ideala somerumejo. Danke al la temploj dissemitaj sur Ia monto kaj grava pozicio en la ĉina budhisma rondo, ĝi ĝuas grandan famon en Cinio. Kiel unu el la kvar famaj budhismaj montoj de Ĉinio, ĝi estas sankta por sennom braj piuloj.

Wutai-monto ricevis la nomon pro siaj kvin terase ebenaj montpintoj (Wutai signifas ĉinlingve kvin terasojn). La pejzaĝo de Wutai-monto estas impona, precipe tiu de la kvin terasoj. Sur la Orienta Teraso estas Wanghai-templo, kie oni povas rigardi sunleviĝon. Frumatene, kiam la suno leviĝas ĉe la horizonto, la senlima nubaro ruliĝas kaj de tempo al tempo videblas mistera "aŭreolo". En la suno vaporo en la aero formas buntajn lumringojn, kiuj enprenas en sin la siluetojn de rigardantoj kaj vidigas ilin en la nubaro. Sur la Okcidenta Teraso Falei-templo staras inter nuboj. Sur la Suda Teraso staras Puji(Puĝji)-templo kaj buntas sovagaj floroj. La Norda Teraso. 3 058 metrojn super la marnivelo, estas la plej alta el la kvin terasoj de Wutai-monto. La vetero estas ŝanĝiĝema inter la teraso kaj montpiedo. Ofte okazas: Kiam sur la teraso brilas la suno, ĉe la montpiedo jam ruliĝas nubaro, tondradas kaj pluvegas; kiam la teraso kovriĝas de nigra nubaro, ĉe la montpiedo brilas la suno. Sur la ebena Centra Teraso majestas Yanjiao(Janĝjaŭ)-templo, ĉirkaŭita de verdajoj, ĉarmas fontoj kaj akvofaloj kaj ondas nuboj. Rigardate de malproksime, Wutai-monto as pektas kiel manplato kun la kvin suprenlevitaj fingroj. Laŭ legendo, ili simbolas kvin saĝojn de bodisatvo Manjusri. Budaanoj diris, ke Manjusri iam tie predikis budhismon.

En 58-76 oni starigis templojn sur Wutaimonto kaj en Tang-dinastio (618-907) la nombro de budhismaj temploj jam atingis 360, kaj nun konserviĝas tie 47 temploj konstruitaj en diversaj dinastioj ekde Tang. Ili estas konataj kiel trezorejo de arkitekturo de la antikva Ĉinio. En 1257 eminenta tibeta bonzo Basiba venis al Wutaimonto por pie viziti Manjusri kaj lamaismo enkondukiĝis en la lokon. Ĝi atingis la kulminon de sia disvolviĝo en 1662-1796 kaj kune ekzistis la hana kaj tibeta budhismoj. Ekde Tang-dinastio ĉiujare en la sepa monato laŭ la ĉina luna kalendaro oni okazigis sur Wutai-monto unumonatan budhisman aktivadon, kiu altiris al si sennombrajn pilgrimantojn kaj turistojn kaj famiĝis en norda Ĉinio. Dum la aktivado ĉiuj temploj pendigas flagojn kaj bruligis kandelojn, kaj bonodoras incensfumo. Ĉiuj bonzoj, portante sur si frokon kaj ludante budhisman muzikon, partoprenis en diversaj budhismaj aktivadoj. Multaj lamaoj, maskitaj kiel feoj, dancis dancon por ekzorci demonojn. Tiam la kunveno atingis sian kulminon, ankaŭ la pilgrimantoj kaj turistoj dronis en granda ĝojo.

Oni okazigas la aktivadon "Internacia Turisma Monato" en julio kaj aŭgusto ĉiujare en la pitoreskejo de Wutai-monto. Ankaŭ la Montgrimpa Festivalo ĉiujare intereses multajn montgrimpistojn.