Xena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lucy Lawless 2010

Xena (elp. Ksena) estas usona televida serio, kiu estiĝis kiel fajrero (flanka ido) de la TV-serio Hercules (Herkules). (origina angla titolo: Xena: Warrior Princess)

Ĝi ludatas en la greka mitologio kaj apartenas al la fantastaj filmoj.

Xena (aktorita de Lucy Lawless) estas senkompata militisma princino, kiu rabas, murdas kun bando de eksterleĝuloj. Unu tagon ŝi konsciiĝas kaj ŝanĝas sian vivstilon. Ekde tiam ŝi batalas kun kunulo Gabriela (aktorita de Renee O'Connor) por la bono. Per la nekutima bataltekniko kaj helpe de magiaj armiloj (ekz. ĉakraoj) ŝi akiras la venkon ĉiam eĉ kontraŭ tutaj armeoj aŭ dioj.

Lucy Lawless 2012
Lucy Lawless 2007


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]