Saltu al enhavo

Xkcd

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
xkcd
retrakonto • bildstria serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Randall Munroe
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Honorigoj Web Cartoonists' Choice Awards • The Weblog Awards • The Weblog Awards • Premio Hugo por la Plej Bona Grafika Rakonto
vdr
"Wikipedian Protester" (Vikipediista Protestanto). Ŝildo tekstas "citaĵo bezonata"
„Vikipediista Protestanto“. Ŝildo tekstas "citaĵo bezonata".

xkcd estas anglalingva retkomikso kreita de Randall MUNROE, diplomiĝinto de la Universitato Christopher Newport, kiu laboris kiel konstruentreprenisto por NASA. Ĝi pretendas esti “retkomikso de romanco, sarkasmo, matematiko, kaj lingvo”. La komikso ofte havas temojn pri sciencokomputiko, kaj foje estas iom superrealisma. Trovigeblas en xkcd multa da referencoj pri populara kaj “gika” kulturo.

Retejon aktualigas Randall trifoje semajne - lunde, merkrede kaj vendredo, je meznokto.

La komikso dissendiĝas kun krea komunaĵo permesilo, kiu rajtigas la dissendo de la bildoj, kondiĉe citi la aŭtoron, kaj ne profitas de la dissendo. Tiu permesas neoficialajn tradukojn de la komikso.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]