Saltu al enhavo

Ŝjuĝoŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Xuzhou)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Suĝoŭo (Suzhou), ankaŭ en Ĝjangsuo, aŭ Suĝoŭo (Anhujo).
Ŝjuĝoŭo
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉinio
Ŝtato Ĉinio
Provinco Ĝjangsuo
Poŝtkodo 221000
Aŭtokodo 苏C
Telefonkodo 0516
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Zhang Jinghua
(张敬华)
Demografio
Loĝantaro 9 083 790  (2020) [+]
Loĝdenso 772 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 34°15′59″N 117°09′59″O  /  34.26639°N, 117.16639°O / 34.26639; 117.16639 (Ŝjuĝoŭo) (mapo) Koordinatoj: 34°15′59″N 117°09′59″O  /  34.26639°N, 117.16639°O / 34.26639; 117.16639 (Ŝjuĝoŭo) (mapo)
Areo 11 258 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +8
Loko de Ŝuĝoŭo en Ĝjangsuo, Ĉinio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xuzhou [+]
vdr

Ŝjuĝoŭo (ĉine: 徐州; pinjine: Xúzhōu) estas prefektujnivela kaj universitata milionurbo en la Ĉina Popola Respubliko, en la provinco de Ĝjangsuo.

Laŭ la stato de 2020 en la urbo Ŝjuĝoŭo vivis 9 083 790 loĝantoj sur areo de 11 764,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 772 loĝantoj/km². Ĝi havas komunan limon kun Linyi, Hece, Ĝjining, Zaozhuang, Lianyungang, Suqian, Suzhou kaj Huajbej.

La prefektujnivela milionurbo situas sur ebenaĵo.

Ŝuĝoŭo, 1938. Fosaĵo plenplena je la korpoj de ĉinaj civiluloj mortigitaj de japanaj soldatoj.

Ŝjuĝoŭo komencis sian historion jam antaŭ Kristo. Tiutempe ofte estis militadoj en tiu regiono. La areo estis loko de bataloj dum la Ĉina-Japana Milito kaj dum la fina batalo en la Ĉina Revolucio en 1949.

La teritorio havas subtropikan klimaton kun influo de musono dum la kutimaj 4 sezonoj. La vintroj estas malvarmaj (malofte neĝas), la averaĝa temperaturo estas 6 C. La someroj estas longaj kaj varmaj kun 30 C. Jare pluvas po 830 mm.

Ŝuĝoŭo havas gravan flughavenon, nature ekzistas vojaj kaj fervojaj linioj.

La Metroo de Ŝuĝoŭo malfermiĝis la 28-an de septembro 2019.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Nubo-Drako-Monto
  • Nubo-Drako-Lago

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]