Ĝan Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yanshan Montaro)
Ĝan Montoj.

Ĝan Montaro konata ankaŭ per la ĉina nomo Ĝanŝan, de kie ofte venas la ripeta nomo Ĝanŝan Montaro, ankaŭ Yanshan montoj, estas grava montaro en la nordo de la Nord-Ĉina Altebenaĵo, ĉefe en la provinco Hebejo.

La montaro staras inter la rivero Ĉaobai okcidente kaj la Ŝanhai-pasejo oriente. Ĝi estas komponata ĉefe de kalkoŝtono, granito kaj bazalto. Ties alteco gamas el 400 ĝis 1000 metroj. La ĉefa montopinto, nome Vuling, estas 2 116 metrojn alta super marnivelo kaj estas en la kantono Ksinglong en Hebejo. La montaro enhavas multajn mallarĝajn montopasejojn, kiel Gubei, Ksifeng kaj Leng. La orienta sektoro de la Granda Ĉina Muro, kiel Badalingo en norda Pekino, estas en la Ĝan Montaro. Tiuj montoj estas ankaŭ grava trafikejo inter nordo kaj sudo de la lando.