Yo soy la Juani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yo soy la Juani
filmo
Originala titolo Yo soy la Juani
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2006
Ĝenro komedia dramo
Reĝisoro(j) Bigas Luna
Scenaro Bigas Luna
Loko de rakonto Madrido
Rolantoj Verónica Echegui • Dani Martín • Juanito • Carlos Olalla
IMDb
vdr

Yo soy la Juani (Mi estas Johanjo) estas hispana drama filmo de 2006 reĝisorita de Bigas Luna kaj ĉefrolulita de Verónica Echegui kaj Dani Martín.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La Juani (Verónica Echegui) estas junulino el malriĉa kvartalo kiu decidas eliri el sia nestrukturita etoso serĉante oportunon sukcesi kiel aktorino. Pro tio ŝi decidas iri al Madrido kun sia plej bona amikino (Laya Martí) lasante malantaŭen ĉion el sia antaŭa vivo inklude sian posedeman koramikon Jonah (Dani Martín). Ŝi volas sukcesi kontraŭ ĉiu malfacilaĵo, kaj ŝia frapfrazo estas «Mi estos aktorino kaj neniu dubu tion ĉar mi atingos ĝin, tio estu klara, ĉar mi estas Johanjo».

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Verónica Echegui ... Juani
  • Dani Martín ... Jonah
  • Laya Martí ... Vane
  • Gorka Lasaosa ... Nacho
  • José Chaves ... Patro de Juani
  • Mercedes Hoyos ... Patrino de Juani

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yo soy la Juani en la hispana Vikipedio.