Yume Nikki
| Yume Nikki | |
|---|---|
| Eldoninto | Playism |
| Distribuo | Steam |
| Programisto | Kikiyama |
| Serio | Yume Nikki |
| Platformo | Microsoft Windows |
| Licenco | senpaga programaro |
| Ĝenro | aventura videoludo |
| Ludomaniero | unuludanta videoludo |
| Regilo | komputila klavaro |
Yume Nikki (ゆめにっき Sonĝa Taglibro?) estas superreala senpaga aventura videoludo sendepende produktita en 2004 de la kaŝnoma japana programisto Kikiyama. La ludo estis kreita uzante RPG Maker 2003, sed ĝi ne havas multajn elementojn de tradiciaj rolaj videoludoj, kiel batalsistemon. La nuna versio de la ludo estas 0.10a, kiu estas la lasta ĝisdatigo ekde oktobro 2007[1].
Ludantoj esploras la sonĝojn de la hikikomoria rolulino, Madocuki. Tra la sonĝo, la ludanto povas vidi scenojn kiuj estas agnoskitaj kiel kelkfoje malkomfortaj. Ekzemple, estas loko kie granda ruĝa kapo glutas la ludanton, kaj alia kie oni povas vidi plenekranan turnantan bildon de knabino kun kvin brakoj.
Populareco
[redakti | redakti fonton]La origine malmulte konata ludo komencis populariĝi en la japana retejo 2channel. Post gajni ŝatantojn en 2channel, la ludo rapide populariĝis inter japanaj ludantoj. La ludo akiris pli grandan ŝatantaron ekster Japanujo post la kreado de neoficiala angla traduko.
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]Ludantoj komencas la ludon en apartamento, la sola areo kiun ŝi povas esplori kiam maldorma. Kvankam la apartamento havas balkonon, provante malfermi la pordon al la ekstera mondo kaŭzos ke Madocuki simple skuu sian kapon.
Kiam Madocuki dormas, ŝi komencas sonĝi, kaj la ludanto vidas la sonĝan mondon kiu similas la saman ĉambron kie Madocuki enlitiĝas, kun iuj malgrandaj diferencoj. En tiu sonĝa mondo, la ludanto povas forlasi la ĉambron, kiu kondukos al zono de 12 pordoj. Ĉiu pordo kondukas al malsama mondo por esplori. La mondo malantaŭ ĉiu pordo estas unike superreala en sia propra maniero. La ludanto esploras la sonĝojn de Madotsuki celante akiri 24 efikojn, kiuj ŝanĝas la aspekton de Madocuki kaj iam donas al ŝi novajn eblojn. Ekzemple, la okulmana efiko anstataŭigas ŝian kapon per unuokula mano kaj ebligas ŝin tuj reiri laŭplaĉe al la pordejo. Troviĝinte efikon, la ludanto povos lasi ĝin en la pordejo, kie ĝi aperos kiel ovo.
Efikoj
[redakti | redakti fonton]| Japana nomo | Tradukita nomo | Enluda Priskribo |
|---|---|---|
| じてんしゃ | Ombrelo | Malfermi ombrelon. |
| ゆきおんな | Neĝa Virino | Transformiĝi* Neĝa Virino. |
| ほうちょう | Tranĉilo | Teni tre akran tranĉilon. |
| めだまうで | Okulmano | Al tie okulo ne apartenas. |
| こびと | Nano | Etiĝi. |
| ふえ | Fluto | Ludi fluton. |
| ネオン | Neona | Brili kiel neona signo. |
| のっぺらぼう | Senvizaĝa Fantomo | Perdi vian vizaĝon. |
| ねこ | Kato | Kreskigi katajn orelojn kaj voston. |
| でんとう | Lampo | Lumigi la nokton. |
| じてんしゃ | Biciklo | Munti* biciklon. |
| ロングヘアー | Longa Hararo | Elkreskigi vian hararon. |
| ウンコヘアー | Kaka Hararo | Via hararo aspektas kiel kako. |
| ブロンド | Blonda | Tinkturi vian hararon blonda. |
| おに | Demono | Fariĝi infera estaĵo. |
| しんごう | Semaforo | Fariĝi ruĝa kaj verda semaforo. |
| ゲームのせつめい | Instrukcioj | Relegi kiel ludi la ludon |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Neoficiala reta versio de la ludo kun Esperanta versio

