Záhorská nížina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Záhorská nížina, esperante Transmontara ebenaĵo estas geomorfologia teritorio de subprovinco Viedenská kotlina (Viena valakldrono) en sudokcidenta Slovakio. Ĝi konzistas de geomorfologiaj unuecoj Borská nížina kaj Chvojnická pahorkatina.

Záhorská nížina reprezentas areojn inter Malgrandaj Karpatoj kaj rivero Moravo. Norde ĝi havas limojn kun montaro Blankaj Karpatoj, oriente kun Malgrandaj Karpatoj, sude kaj sudokcidente ŝtata limo kun Aŭstrio disigas ĝin de aŭstraj ebenaĵoj kaj nordokcidente ĝi limas kun Dolnomoravský úval.

Karakterizaĵo[redakti | redakti fonton]

Reliefo de teritorio estas tre diversa. Okcidenta kaj suda parto estas pli malpli ebenaĵa, direkte al nordo kaj oriento ĝia aspekto proksimiĝas al montetoj. La plej altaj montetoj estas Zámčisko (434 m), Veterník (316 m) kaj Barbajky (305 m).

Parton de ĉi-regiono oni uzadas por agrikulturaj celoj, grandajn areojn, sur ne fekundaj plejstocenaj sabloj reprezentas pinaj arbaroj. Inter sablaj dunoj troviĝas malplialtaj, humidaj areetoj, kiujn reprezentas rilate al pinaj arbaroj kontrastaj alnaj komunumoj. Krom Moravo, la plej gravaj riveretoj estas Myjava, Chvojnica, Rudava kaj aliaj.

Záhorská nížina apartenas inter slovakiaj regionoj kun varma klimato. En vintraj monatoj temperaturo atingas -1 ĝis −3 , dum someraj monatoj averaĝaj temperaturoj estas ĉirkaŭ 19 ĝis 20 . Nombro de tagoj kun neĝa kovraĵo estas ĉirkaŭ 50, nombro de someraj tagoj estas ĉirkaŭ 60 ĝis 70.