ZIP (densigilo)
ZIP estas komputila datenaranĝo por densigitaj datenoj. Ĝi plenumas du apartajn taskojn:
- Ĝi difinas aranĝon, kiu permesas stori datenojn kun tre malmulte da redundo, do sen malŝparo de spaco;
- Ĝi difinas aranĝon por stori dosierajn hierarkiojn ("arbojn").
La MIME-tipo por tiu aranĝo estas application/zip.
ZIP subtenas plurajn densigajn algoritmojn. Por diversaj mastrumaj sistemoj ekzistas programoj (komercaj kaj liberaj), kiuj produktas ("pakas") ZIP-dosierojn kaj elprenas dosierojn el ili.