ZIP (densigilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ZIP estas komputila datenaranĝo por densigitaj datenoj. Ĝi plenumas du apartajn taskojn:

  • Ĝi difinas aranĝon, kiu permesas stori datenojn kun tre malmulte da redundo, do sen malŝparo de spaco;
  • Ĝi difinas aranĝon por stori dosierajn hierarkiojn ("arbojn").

La MIME-tipo por tiu aranĝo estas application/zip.

ZIP subtenas plurajn densigajn algoritmojn. Por diversaj mastrumaj sistemoj ekzistas programoj (komercaj kaj liberaj), kiuj produktas ("pakas") ZIP-dosierojn kaj elprenas dosierojn el ili.