Zavoja Lago
Zavoja Lago | ||
---|---|---|
Zavoja Lago
| ||
lago • baraĵlago | ||
Speco de la lago | baraĵlago | |
Ĉefaj fontoj | Visoĉica | |
Ĉefaj elfluoj | Visoĉica | |
Areo de la baseno | 584 km² | |
Landoj de la baseno | Serbio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 43° 16′ N, 22° 38′ O (mapo)43.26666666666722.633333333333612Koordinatoj: 43° 16′ N, 22° 38′ O (mapo) | |
Supermara alteco | 612 m | |
Surfaca areo | 5,53 km² | |
Maksimuma longo | 16,35 km | |
Maksimuma larĝo | 1 km | |
Averaĝa profundo | 60 m | |
Zavoja Lago (serbe Завојско језеро aŭ Zavojsko jezero) estas baraĵlago en Serbio, ĉe la Balkana Montaro (stara planina), en distrikto Pirot (Пиротски округ), 17 km norde de ties ĉefurbo Pirot (Пирот). Ĝi interrompas la fluon de rivero Visoĉica (Височица). Ĝia ĝenerala direkto estas de sud-oriento al nord-okcidento.
La lago ekestis en somero 1963 sen homa interveno, kiam ŝutiĝo de ter-amasoj 50 metrojn altaj blokis kaj baris riveron Visoĉica. Oni timis, ke provoj liberigi la fluejon de la rivero rezultos en subita rompiĝo de la baraĵo, kaj ke la subita liberiĝo de la akvo inundu la regionon. Tial la armeo firmigis la baraĵon per muro kaj instalis ankaŭ elektro-centralon.
Per sia ekesto la lago subakvigis la vilaĝon Zavoj kaj ricevis ties nomon. Oni konstruis novan vilaĝon Novi Zavoj (nova Zavojo) por la iamaj loĝantoj.
La akvo de la lago iras tra riveroj Visoĉica, Temštica, Nišava kaj (Južna) Morava en Danubon. Estas planoj transkonduki akvon de Temštica en la lagon por pliefikigi la akvocentralon.
Ĉar la akvokvanto de la lago dependas de la uzo de la baraĵo, ĝi varias; la kvanto kaj la alteco en la informkadro estas la maksimumaj. La larĝo de ĉ. 1 kilometro estas nur ĉe iuj flankaj valoj; aliloke la lago larĝas maksimume ĉ. 500 metrojn.