Zbruĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Zbruĉ

Zbruĉ (ukraine Збруч, pole Zbrucz) estas alfluanto de Dnestro, en okcidento de Ukrainio kiel administra limo inter Ternopila provinco kaj Ĥmelnicka provinco.

La rivero Zbruĉ formis ekde 1772 ĝis 1918 la limojn inter Aŭstrio-Hungario kaj la Rusa Imperio, de 1920 ĝis 1939 la orientan limon de Pollando. La rivero ankaŭ famas pro la Zbruĉa Idolo, trovita tie en 1848 kulta fosto de pra-slavoj.

Ĝi longas 247 km kaj havas akvokolektan areon de 3330 км².