Zenit Sankt-Peterburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zenit Sankt-Peterburgo
futbala klubo
Kluba nomo  Futbolnij klub Zenit Sankt-Peterburg
Fondita  1925
Stadiono  Petrovskij en Sankt-Peterburgo
Kapacito  21 570[1]
Prezidanto  Aleksandr Djukov
Trejnisto  André Villas-Boas
Ligo  unua ligo
2013/14  2
Oficiala retejo  www.fc-zenit.ru
Hejme
Ekstere
vdr

FK Zenit Sankt Petersburg (cirile ФК «Зенит» Санкт-Петербург, do "FK „Zenit“ Sankt-Peterburg") estas rusia futbalklubo el Sankt-Peterburgo. La unua vira teamo de la klubo konkuras en la unua ligo de futbalo en Rusio, kaj en la sezonoj 2007, 2010 kaj 2012 iĝis rusia ĉampiono. En 2008 gewann la teamo gajnis la UEFA-pokalon kaj per tio akiris la unuan internacian titolon de sia kluba historio. La hejma stadiono nomiĝas Petrovskij sur samnoma insuleto de la rivero Malgranda Neva (Малая Нева).

La klubo fondiĝis en 1925 je la nomo Stalinec (do „Stalinanoj“, ĝi ekestis en urba ŝtalfabriko nomita laŭ Josif Stalin). En 1940 la klubo ricevis la nomon Zenit Leningrad, kaj post la renomigo de la urbo Leningrado al Sankt-Peterburgo ĝi ricevis sian nunan nomon. En 1938 la unua vira teamo unuafoje konkuris en la plej alta sovetunia ligo de futbalo.

Sukcesoj

Internaciaj titoloj

la teamo en la finalo de la UEFA-pokalo la 14-a de majo 2008. Foto: George Groutas

Naciaj titoloj

Dum la tempo de Sovetunio la klubo havis du grandajn sukcesojn. Une en la milita jaro 1944 la unua vira teamo gajnis la sovetunian pokalon de futbalo, kaj due la teamo „Zenit Leningrad“ gajnis la sovetunian ĉampionadon en la jaro 1984. Post la kolapso de la ŝtatego Sovetunio, sekvis venkoj de la rusia pokalo de futbalo en 1999 kaj 2010, venko de la nacia liga pokalo en 2003 kaj la sukcesaj gajnoj de la nacia ĉampionado en 2007, 2010 kaj 2012. En 2008 kaj 2011 la teamo krome gajnis la rusian superpokalon.

Konataj klubaj subtenantoj

Dum la rusia ĉefministro Vladimir Putin kaj la prezidantino de la rusia federacia konsilio Valentina Matvijenko (Валенти́на Матвие́нко) konsideriĝas neoficialaj subtenantoj de la klubo, kiu posteulo de Putin, Dmitrij Medvedev, oficiale anoncas esti subtenanto de la futbalklubo kaj en Moskvo estas prezidanto de subtena asocio de la Sankt-Peterburga klubo. La rusia komponisto Dmitrij Ŝostakoviĉ sian tutan vivon estis aktiva kluba subternanto.[2] Ankaŭ la membroj de la muzikgrupo „Leningrad“ estas aktivaj subtenantoj de la klubo, kaj pluraj el iliaj kantoj estas omaĝoj al la teamo de Zenit.

Teamo de la sezono 2011/2012

nomo ĉemiza numero nacieco naskiĝdato en la klubo ekde antaŭa klubo
trejnisto
Luciano Spalletti   7-a de marto 1959 2009 AS Roma
golisto
Vjaĉeslav Malafejev 16 4-a de marto 1979 1999 junula teamo de la sama klubo
Dmitri Borodin 22 8-a de oktobro 1977 2009 FK Ĥimki
Juri Ŝevnov 30 17-a de aprilo 1981 2010 FK Moskvo
defendo
Aleksandr Anjukov (teamestro) 2 28-a de septembro 1982 2005 Krilja Sovetov Samara
Bruno Alves 3 27-a de novembro 1981 2010 FC Porto
Domenico Criscito 4 30-a de decembro 1986 2011 CFC Genova
Nicolas Lombaerts 6 20-a de marto 1985 2007 KAA Gent
Tomáš Hubočan 14 17-a de septembro 1985 2008 MŠK Žilina
Aleksandar Luković 24 23-a de oktobro 1982 2010 Udinese Calcio
mezo
Danny 10 7-a de aŭgusto 1983 2008 FK Dinamo Moskvo
Roman Ŝirokov 15 6-a de julio 1981 2008 FK Ĥimki
Alessandro Rosina 17 31-a de januaro 1984 2009 Torino FC
Konstantin Sirjanov 18 10-a de oktobro 1977 2007 Torpedo Moskvo
Viktor Fajsulin 20 22-a de aprilo 1986 2008 Spartak Nalĉik
Szabolcs Huszti 23 18-a de aprilo 1983 2009 Hannover 96
Sergeij Semak 25 27-a de februaro 1976 2010 Rubin Kazanj
Igor Denisov 27 17-a de majo 1984 2002 junula teamo de la sama klubo
Andreij Arŝavin 29 29-a de majo 1981 2012 Arsenal FC
Vladimir Bistrov 34 31-a de januaro 1984 2009 Spartak Moskvo
atako
Danko Lazović 8 17-a de majo 1983 2010 PSV Eindhoven
Aleksandr Buĥarov 9 12-a de marto 1985 2010 Rubin Kazanj
Aleksandr Kerŝakov 11 27-a de novembro 1982 2010 FK Dinamo Moskvo
Maksim Kanunikov 99 14-a de julio 1991 2012 Tom Tomsk
stato: februaro 2012

Trejnistoj

(ekde 1991)

  • 1991: Jurij Morosov
  • 1992 - 1994: Vjaĉeslav Melnikov
  • 1995 - 1996: Pavel Sadijrin
  • 1997 - 1998: Anatolij Bijŝovec
  • 1998 - 2000: Anatolij Davidov
  • 2000 - 2002: Jurij Morosov
  • 2002: unue Miĥail Birjukov, poste Boris Rapoport
  • 2003 - 2006: Vlastimil Petržela
  • 2006 00000: Vladimír Borovička
  • 2006 - 2009: Dick Advocaat
  • 2009: Anatolij Davidov
  • 2009 - nun: Luciano Spalletti

Notoj

  1. Petrovskij-stadiono (ruse)
  2. Katja Petrovskaja: Er wollte uns inspirieren (germanlingve: "Li - Dmitrij Ŝostakoviĉ - volis inspiri nin", artikolo de la 24-a de aprilo 2008 en la retejo 11freunde.de

Eksteraj ligiloj