Dick Advocaat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dick Advocaat
Persona informo
Naskonomo Dirk Nicolaas Advocaat
Naskiĝo 27-an de septembro 1947 (1947-09-27) (76-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Frat(in)o Jaap Advocaat
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto • sporta trejnisto
vdr

Dick Advocaat aŭ plennome Dirk Nicolaas Advocaat - cirile Дик Адвокат - estas nederlanda ekse profesia futbalisto kaj nuna futbala trejnisto. Li naskiĝis la  27-an de septembro 1947(nun 1947-09-27) en Hago, do nun estas 76-jara. Ekde la jaro 2010 li estas la trejnisto de la rusia nacia teamo de futbalo kaj gvidas ĝin en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.

Antaŭe li en 2002–2004 jam estis trejnisto de la nederlanda nacia teamo de futbalo, en 2005 de tiu el la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, en 2005–2006 de la sudkorea kaj en 2009-2010 de la belga nacia teamo de futbalo. Inter tiuj fazoj li estis trejnisto de pluraj klubaj futbalteamoj en diversaj landoj.

Siajn aktivajn jarojn de profesia futbalisto li havis inter la jaroj 1966 kaj 1984 en pluraj klubaj futbalteamoj de Nederlando kaj Usono.