Zeto (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Amfiono kaj Zeto

Zeto, latine Zethus, estas en la helena mitologio unu el la filoj de la plej alta dio Zeŭso kaj lia amantino Antiopa, filino de la teba reĝo Nikteo.

Antiopa estis tiel bela, ke altiris atenton de la plej alta dio Zeŭso kaj el tiu ĉi amrilato naskiĝis fratoj Amfíono kaj Zeto. Pro timo antaŭ sia edzo forlasigis Antiopa la ĝemelojn en arbaro. Sed laŭ aliaj fontoj lasis ilin en arbaro onklo de Antiopa Liko pro urĝa postulo de sia edzino Dirka. Trovis ilin paŝtisto, prenis al si kaj donis al ili edukadon kaj klerigon. Ili elkreskis en kompaktajn junulojn, sed ĉiu estis alia: Amfiono estis delikata kaj modera kaj ŝatis muzikon, dum male Zeto estis fortulo, ŝatis ĉason kaj luktadon. Tamen ili vivis kontente kune kaj nenion konjektis pri sia origino.

Post morto de la reĝo Nikteo surtroniĝis en Tebo lia frato Liko. Edzino de Liko Dirka Antiopan malamis kaj preparadis por ŝi la plej malbonajn neglektadojn kaj suferadojn kaj fine ĵetis ŝin en prizonon. Post longa tempo Zeŭso helpis al ŝi fuĝi en montaron.

Eble hazarde, eble laŭ dia volo ŝi venis ĝuste al la paŝtisto kaj al siaj filoj. Pli frue ol ili povis ĉion klarigi al si, aperis sin Dirka, en kiu ekflamis malnova malamo kaj proklamis, ke tiu virino estas fuĝinta sklavino. Ordonis al la fratoj, ke ili kaptu ŝin, alligu al kornoj de virbovo kaj lasu ŝin ŝancelmortigi. La fratoj tion ne volis fari, sed fine ili devis obei ordonon de la reĝino. Lastmomente ekparolis la paŝtisto kaj diris, ke Antiopa estas ilia patrino. La fratoj en kolero super preparata krimo, kruele punis Dirkan per la sama maniero, kian ŝi preparis por Antiopa - sovaĝa virbovo ŝancelmortigis ŝin.

Antiopa kaj ŝiaj filoj revenis sin en Tebon. Laŭ konsento kun dio Hermerso ili rezignis ordoni punon al la reĝo Liko, donacis al li vivon, sed deportis lin el la urbo. Ankaŭ eblas, ke ili detronigis kaj mortigis lin, kiel rakontas alia versio de la okazaĵo.

Ili kune transprenis regadon kaj komencis florstatigi la urbon kaj konstrui firmajn urbajn muregojn. Ambaŭ fratoj modele partoprenigis sin en la laboron, ĉiu laŭ siaj kapabloj. La fortulo Zeto portis pezajn ŝtonegojn, kiujn (onidire) ne ekmovis eĉ Titanoj, kaj konstruis el ili fakte nekonkereblajn muregojn. Male Amfiono, kiu ne fortis, enmetis sian arton. Tiel belege li ludis sian oran liron, donacon de dio Apolono, ke ŝtonegoj obeeme levis kaj kuŝigis sin en siajn lokojn en muregoj. Gloro kaj populareco de ambaŭ fratoj disvastiĝadis malproksimen post limojn de la urbo.

Ambaŭ fratoj ankaŭ havis similan sorton, ke granda malbonsorto atingis iliajn edzinojn.

Zeta edzino estis Aedono, kies nebridebla envio venigis ŝin en freneza blindeco eĉ al mortigo de sia fileto "Itilo". Kiam ŝi poste kormuele ĝemadis, Zeŭso transformis ŝin en najtingalon kaj ŝi sian fileton ĉiam priploras kaj ĉiuprintempe ĉagrene vokas lin.

Amfíono edziĝis al Niobo, filino de spilia reĝo Tantalo. Ili kune havis sep filojn kaj sep filinojn, sed ĉiujn ekstermis dio Apolono kaj diino Artemiso pro tio, ke ilia patrino faris sakrilegion kaj orgojlis super la diino mem. Niobo ŝtoniĝis en statuon, kies okuloj ĉiam verŝas larmojn.

La reĝo Amfíono kun sia frato Zeto atakis sanktejon de Apolono en Delfo, sed Apolono ilian atakon rebatis kaj ambaŭ trapikis per siaj sagoj. (Denove estas ĉi tie alia versio, laŭ kiu post morto de siaj infanoj kaj edzino Amfiono mem trapikis sin per glavo.)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zéthos en la ĉeĥa Vikipedio.