Ziĝu'jŭan-parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La parko Ziĝu'jŭan situas en la okcidenta parto de Pekino. La loko estis la centro de akvoutiliga konstruaĵo de Jŭan-dinastio. En la proksimeco troviĝis antikva templo nomata Ziĝu'jŭan. En la jaro 1952 oni komencis konstrui tie parkon kaj post plenumo de la konstruado oficiale ĝin nomis laŭ la nomo de la templo.

La Parko, kun areo de 40 hektaroj, entenas lagojn kaj insulojn dekoraciitajn per diversaj kioskoj, pavilonoj kaj aliaj konstruaĵoj.

De la kiosko Lancuj sur la supro de la insulo Ĝongŝan oni povas ĝui la panoramon pri la ĉirkaŭaĵo, de la ondanta lago antaŭokule ĝis la ĉarmaj montoj malproksime. Apartan intereson donas la fiŝoj tien kaj reen naĝantaj en la lago.

Nordokcidente de la insulo Ĝongŝan estas la insulo Mingjŭe, kie nove konstruiĝis la surakva domo Ŭenjŭeloŭ. Tie kelkaj groteskaj ŝtonoj leviĝas el la akvo ĉirkaŭita de surakvaj zigzagaj trairejoj kondukantaj al la eleganta domo, kaj kelkaj plorsalikoj balancas siajn branĉojn siajn branĉojn, impresante kiel pejzaĝo en suda Ĉinio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]