Zlatan Ibrahimović

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zlatan Ibrahimović en 2009

Zlatan IBRAHIMOVIĆ estas svedia futbalisto de bosnia-kroata deveno. Li naskiĝis la  3-an de oktobro 1981(nun 1981-10-03) en la urboparto Rosengård de Malmö, Svedio, do nun estas 42-jara. Ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la itala klubo A.C. Milan, antaŭe li jaron aktivis en la kataluna klubo FC Barcelona, antaŭ tio de 2006 ĝis 2009 en la itala klubo Inter Milano, antaŭe du jarojn en la klubo Juventus Torino kaj de 2001 ĝis 2004 en la nederlanda klubo Ajax Amsterdam. Siajn junulajn jarojn kaj la unuajn du profesiajn sezonojn de 1999 ĝis 2001 li pasigis en kluboj de sia hejmurbo Malmö, interalie kiel 8- ĝis 10-jarulo en klubo de turkaj enmigrintoj kaj kiel 10- ĝis 14-jarulo en klubo de balkanaj enmigrintoj.

Zlatan Ibrahimović en la matĉo Anglio kontraŭ Svedio en la Eŭropa Ĉampionado 2012

Krome Zlatan Ibrahimović ekde la jaro 200q estas membro de la Sveda nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. En la ĉampionado li per du goloj elstaris en la listo de plej bonaj golfaristoj. En la jaro de membriĝo en la vira nacia teamo, li en 2001 paralele ankaŭ membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj.