Zogisma saluto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dr. mohan rao Bhagwat salutas per la Sangh pranaam.
Eks-prezidento Vicente Fox de Meksiko salutas la flagon.

La zogisma saluto estas saluto kiun reĝo Zog la 1-a de Albanio enkondukis dum sia regado kiel varianto de la faŝisma saluto, kiu dum la 1930-aj jaroj en Italio, Germanio kaj Rumanio estis uzata. La saluto konsistas el la horizontala meto de la dekstra brako kun etendita mano je la alto de la toraka diafragmo. La dorso de la mano oni tenas supren.

La ne al Zog ligita barata Raŝtrija Sŭajamsevak Sangho, ligo por sociala justeco, uzas la saman geston kiel saluton kaj nomas ĝin Sangh pranaam. Ankaŭ en Latin-Ameriko speciale en Meksiko oni kelkfoje uzas similan geston por la saluti nacian flagon.