Zoltán Nagy (ekonomikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

NAGY Zoltán (nadj) estis hungara ekonomikisto naskita en Hódmezővásárhely la 26-an de januaro 1905 kaj mortinta en Kluĵo la 17-an de januaro 1948.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Nagy Zoltán diplomiĝis pri ekonomikjuro kaj pri komercaj konoj (1930) en Kluĵo, poste li studis en Parizo kaj Marseille, li doktoriĝis en Dijon pri juro kaj ekonomiko (1934). En Transilvanio li estis la organizinto kaj gvidinto de la lernejkooperativoj (Hangya Szövetkezet), kunlaboranto de la Erdélyi Tudományos Intézet (1940-44), poste docento en la Universitato Bolyai (1945-48).

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Les régimes légaŭ des cooperatives en Transylvanie (Dijon 1934);
  • Könyvvitel (tankönyvek az elemi iskolák V., VI. és VII. osztálya számára, Kv. 1939);
  • Az erdélyi magyar szövetkezetek (Kv. 1942);
  • Szövetkezeti ismeretek kézikönyve (Nagyenyed 1939; II. kiadás, Kv. 1943);
  • Az iskolaszövetkezetek vezetése (Kv. 1936; II. kiadás uo. 1939; III. kiadás uo. 1943);
  • Erdély gazdasági életének szövetkezeti megszervezése (Kv. 1946).

Fontoj[redakti | redakti fonton]