Zoltán Vajda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VAJDA Zoltán estas rumania bazlerneja instruisto, metodika verkisto, sportĵurnalisto. Li naskiĝis en Dumbrăvioara la 7-an de junio 1939.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Zoltán Vajda akiris diplomon en la Porinstruista Lernejo de Târgu Mureș en 1958. Li instruis en Păingeni, Gălățeni kaj Miercurea Ciuc. Inter 1990 kaj 2000 li estis lernejinspektisto en distrikto Harghita. Li redaktis lernolibrojn. Li estis kiel sportĵurnalisto raportisto de la radio de Târgu Mureș kaj inter 1990 kaj 1993 rubrikestro de sportĵurnalo Új Sport.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.