Zoltán Kátai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Kátai
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1954 (1954-11-03)
en Mosonmagyaróvár
Morto 6-an de novembro 2020 (2020-11-06) (66-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
vdr

Zoltán Kátai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kátai Zoltán estis hungara muzikisto (popolkantisto, gitaristo, liutisto).

Zoltán Kátai [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1954 en Mosonmagyaróvár kaj mortis la 6-a de novembro 2020.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Kátai komence lernis pianadon, poste li studis kantadon en pedagogia altlernejo de Szombathely. En 1977 li lernis muzikadi per kontrabaso duonjaron. Ekde 1983 li estas profesia muzikisto. Inter 1983-1994 li estis membro de orkestro "Mákvirág", en tiu periodo la orkestro koncertis hungaran popolmuzikon tutmonde. En aliaj tempoj li muzikadis foje kun Ferenc Sebő, foje kun Tamás Cseh. Li ĉerpas temojn plej ofte el la historio, ekzemple de Sebestyén Tinódi. Kátai ricevis premiojn ekde 2005, fine premion Kossuth en 2019.

Elektitaj muzikdiskoj[redakti | redakti fonton]

  • Muzsikáló Erato (1999)
  • Magiar História (2002)
  • „Elindula József...” (2012)
  • "Ditsérjétek Istent..." (2018)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-19.