Zombia marŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En Stokholmo, 2010.

Zombia marŝo (Zombie Walk en la angla) estas organizita publika renkontiĝo de homoj ŝminkitaj kiel zombioj kaj alivestitaj per zombiaj kostumoj. Partoprenantoj kutime renkontiĝas en urba centro kaj marŝas tra urbaj stratoj kaj publikaj spacoj laŭ bonorda maniero. Zombiajn marŝojn oni povas okazigi por amuzo, starigo de monda rekordo aŭ atingo de bonfara celo.

Zombiaj marŝoj plejparte estas organizataj per Interreto kaj efektiviĝas en gravaj urboj en Norda Ameriko. La unua zombia marŝo, tiel registrita, okazis en Sakramento, Kalifornio, la 19-an de aŭgusto 2001. Nuntempe ilin oni daŭre okazigas jaron post jaro en pluraj urboj en la tuta mondo.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sacramento News & Review – Best of Sacramento. Alirita la 28an de januaro 2010.
  2. 2001. Arkivita el la originalo je 2011-08-24. Alirita la 28an de januaro 2010.