Zoofilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoofilio estas seksimpulso al bestoj, klasita kiel parafilio. Multaj homoj konsideras ĝin nenatura aŭ mistrakto de bestoj. Aliaj, kiel la nederlanda biologo Midas Dekkers kaj la aŭstralia filosofo Peter Singer, neas tion. Laŭ la usona Kinsey-instituto 8% de la viroj kaj 5% de la virinoj iam seksumis kun bestoj.

La religio kaj leĝo

La Biblio forte malpermesas zoofilion. En pluraj landoj, kiel en Usono kaj Aŭstralio, seksumado kun bestoj estas malpermesata de la leĝo. En aliaj landoj, kiel en Nederlando, seksumi kun bestoj ne estas malpermesata, almenaŭ leĝe.