Zoologia ĝardeno de Neumünster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo al Tierpark Neumünster.

La Zooloĝia ĝardeno de Neumünster troviĝas en arbara regiono ĉirkaŭ Neumünster. Ĝi fonditis en la 1951-a jaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sur teritorio de 24 hektaroj ĉ. 650 bestoj en 135 specoj loĝas: de la potenca urso ĝis la eteta muso en musa kunloĝejo. Oni multon lernas pri ĉio. Oni povas admiri la rapidegajn Humboldt-pingvenojn dum nutrado, la magotojn sur granda liberĉiela teritorio kaj la grandajn polusajn ursojn rekte malantaŭ vitraĵo.

Ege interesas onin la sezono printempa pro la novaj bestogeneracioj. Ĉiam denove ensorĉas la vizitantojn la observemaj okuloj de la femaloj kiuj kontrolas siajn "generadoproduktojn".

Fieras la estraro de la bestoĝardeno pri la regula sukceso generada ĉe malfacile enzoe teneblaj specoj.

En la zoo troviĝas restoracio kun specialaj ofertoj. Krome ebas iĝi patrono de bestoj.

Knut devenas de Neumünster[redakti | redakti fonton]

La fama blanka urso Knut el la Zoologia ĝardeno de Berlino apartenus al Neumünster: ĉar ĝia patro devenus el Neumünster kaj inter la berlina kaj la neumünster-a zooj kontrakte konsentitis sendi la unuenaskitan urson reen al Neumünster. [1]

Bestoj[redakti | redakti fonton]

Jenas la bestoj troviĝantaj en la zoo: alkoj, azenoj, boacoj, brunaj ursoj, ĉamoj, damaoj, dingoj novgvineaj, eŭropaj bizonoj, fokoj, fridsangaj ĉevaloj ŝlesvigaj, gufoj, histrikoj, humboldtaj, pingvenoj, ibisoj, kastoroj, kaviedoj, kunikloj, linkoj, lupoj, lutrenoj, magotoj, makulaj cervoj, mangalicaj porkoj, marmotoj, muflonoj, noktardeoj, ordinaraj gruoj, polusaj ursoj, prĵevalski-ĉevalo, procionoj, ruĝaj cervoj, ruĝaj vulpoj, serpentoj, ŝetlandaj poneoj, tarpanoj, teraj testudoj, uroj ktp.

Malfermhoroj[redakti | redakti fonton]

  • 9-16 h: novembro - februaro
  • 9-17 h: septembro, oktobro, marto
  • 9-18 h: aprilo-aŭgusto

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]