Zoutkamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Zoutkamp, ĉe la haveno je la rivereto Reitdiep

Zoutkamp [ZAŬtkamp] (53° 20' N 06° 18' E Mapo) estas vilaĝo en la komunumo De Marne en la provinco Groningen (Nederlando). La vilaĝo havas pli ol 1 200 loĝantojn. La loĝantoj antaŭe havis la moknomojn Schelleviskoppen (Eglefinkapoj) aŭ Vlintboksems (Ŝtonpantalonoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1969, kiam la Lauwerszee estis fermita, Zoutkamp estis fiŝista haveno. La fiŝistaj barkoj havis la kodon ZK. En antaŭaj tempoj ĝi estis LA haveno por la kaptado de la salikoko. Pro tio ekestis fiŝprilaboranta industrio ĉe kiu la salikokoj estas senŝeligitaj hejme de la homoj. La senŝeligado nuntempe estas farata ĉefe en Maroko. La entrepreno Heiploeg BV el Zoutkamp estas la plej granda liveranto de salikokoj en Eŭropo.