Zserbó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tranĉaĵo de zserbó.

Zserbó, Gerbeaud-kukoMarmelade juglanda tavolkuko estas populara kuko de hungara origino kaj plej ŝatata festa dolĉaĵo (precipe je Pasko kaj Kristnasko).

La nomo de la kuko devenas de la familia nomo Gerbeaud.

Preparado[redakti | redakti fonton]

La pastofolio estas farita el faruno, butero, sukero, ovoj kaj gisto. Ĉi tio estas tranĉita en egalajn partojn; abrikota marmelado kaj sukeritaj muelitaj nuksoj estas plenigitaj inter la foliojn. La surfaco de la kuko estas kovrita per fandita ĉokolado kaj tiam tranĉita en malgrandajn tranĉaĵojn. Krom la klasika estas konata ankaŭ la miela zserbó, al kiu anstataŭ gisto oni uzas bakpulvoron kaj mielon, kaj la folioj estas plenigitaj je vanila kremo.