Zsigmond Borosnyai Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BOROSNYAI NAGY Zsigmond [broŝnjai nadj] estis hungara reformita teologo, altlerneja instruisto. Li naskiĝis en Vízakna la 1-an de majo 1704 kaj mortis en Nagyenyed en 1744. Li estis la filo de Sámuel Borosnyai Nagy kaj frato de Márton Borosnyai Nagy.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Borosnyai Nagy studis tri jarojn en Lejdeno, kvar jarojn en Utrecht (urbo), kie en 1736 li doktoriĝis. De januaro 1738 li instruis en Nagyenyed ĝis sia morto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.