Aiud
(Alidirektita el Nagyenyed)
Aiud | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 515200 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 307 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 150 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 19′ N, 23° 43′ O (mapo)46.31027777777823.716666666667Koordinatoj: 46° 19′ N, 23° 43′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 260 m [+] | ||
Areo | 142,2 km² (14 220 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Aiud [ajud'] (hungare Nagyenyed [nadjenjed], germane Strassburg am Mieresch) estas urbo en Rumanio laŭ la rivereto Aiud, nord-nordoriente de Alba Iulia. Administre apartenas al ĝi Aiudul de Sus, Ciumbrud, Gâmbaș, Gârbova de Jos, Gârbova de Sus, Măgina, Păgâda kaj Sâncrai.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1992 24 619 (pli ol 80 % rumanoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝiaj unuaj skribaj mencioj estas en 1293-1301, 1332 kiel ekleziejo. La urbo havis tre gravan rolon en la kulturo de Transilvanio. En 1662 translokiĝis tien la kolegio el Alba Iulia, kiu fariĝis la Schola Transilvanica (lernejo de Transilvanio), en kiu ĝis 1848 lernis pli ol 100 mil lernantoj. La 8-an de decembro 1846 koncertis en la urbo Franz Liszt.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Hantz Lám Irén: Város az Őrhegy alatt - Nagyenyed szóban-képben. Stúdium Kiadó, Kolozsvár.
- Jakó Zsigmond-István Juhász: Nagyenyedi diákok 1662-1848 hungare (Lernintoj de Aiud), 1979[1].