Zsigmond Gámán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Gámán
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1829 (1829-03-02)
en Kluĵo
Morto 1-an de septembro 1907 (1907-09-01) (78-jaraĝa)
en Kluĵo
Profesio
Okupo ekonomikistotradukistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

GÁMÁN Zsigmond (ga:ma:nl) estis hungara verkisto pri ekonomiko naskita la Koloĵvaro la 2-an de marto 1829 kaj mortinta en Kolozsvár la 1-an de septembro 1907.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Gámán studis en Koloĵvaro. En 1849 li enpaŝis la hungaran armeon. Post la senarmiĝo en Zsibó oni rekrutigis lin en la armeon de Aŭstra Imperio. Post mallonga tempo li revenis Koloĵvaron, kaj oni elektis lin sekretario de la komerca kaj industria ĉambro (1855). En 1857 li organizis la unuan industrian ekspozicion de Transilvanio en Koloĵvaro. Li estis unu el iniciantoj de la Transilvania Fervojo. Li estis redaktoro de la gazetoj Heti Lap kaj Hivatalos Értesítő. En 1863 li ekigis kaj redaktis la gazeton Erdélyi Posta, poste la politikan kaj ekonomikan gazeton Unió. Li tradukis hungaren plurajn teatraĵojn el germana kaj franca lingvoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Helység-névtár (Kolozsvár, 1861).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.