Saltu al enhavo

Zsolt Lászlóffy

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Lászlóffy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1973 (1973-05-18) (52-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Csaba Lászlóffy Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Réka Lászlóffy Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

LÁSZLÓFFY Zsolt [la:slo:fi] estas rumania hungara komponisto, dirigento, universitata instruisto. Li naskiĝis en Kluĵo la 18-an de majo 1973. Li estas la filo de verkisto Csaba Lászlóffy.

Zsolt Lászlóffy akiris diplomon pri muzikkomponado en 1996 en Muzika Altlernejo de Kluĵo, en 2000 pri dirigado. Li doktoriĝis en 2008 pri muzikkomponado en Budapeŝto, Muzikakademio Ferenc Liszt. Ekde la aŭtuno de 2006, li estas la ĥordirektoro de la Filharmonio de Oradea. Ekde 1999, li instruas ĉe la Universitato Kristana de Partium, kaj nuntempe estas asociita profesoro de la Muzika Fakultato.