Zsuzsa Kun
Aspekto
| Zsuzsa Kun | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 9-an de decembro 1934 en Budapeŝto |
| Morto | 24-an de decembro 2018 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Tombejo Farkasrét, 32/5-0-1-20 |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Familio | |
| Edz(in)o | Viktor Fülöp Levente Sipeki (mul) |
| Infano | 1 |
| Okupo | |
| Okupo | dancisto baleta majstro |
Zsuzsa KUN, hungare Kun Zsuzsa estis hungara baletisto kaj baletestro. Ŝia unua edzo estis Viktor Fülöp.
Zsuzsa Kun naskiĝis la 9-an de decembro 1934 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de decembro 2018.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsuzsa Kun lernis baleton de Ferenc Nádasi en Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1943-1949, poste ŝi aliĝis al la trupo samloke. Inter 1950-1952 ŝi plulernis baleton en Moskvo kaj Leningrado. Inter 1972-1979 ŝi estris la baletistojn. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1962, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Leonid Lavrovskij: Giselle, - titolrolo; Romeo kaj Julieta - titolrolo
- Gyula Harangozó: Romeo kaj Julieta - titolrolo
- Vasilij Ivanoviĉ Vajnonen: La Nuksrompilo - Princino Maria, neĝero, ĉina danco
- László Seregi: Spartacus - Flavia
- Messerer: Cignolago - Odette/Odilia
- Zaĥarov: Baĥĉisaraja fontano (Puŝkin) - Zaréma, Maria
- en filmo en 1964

