Saltu al enhavo

Zsuzsi Balla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsuzsi Balla
Persona informo
Naskonomo Balla Zsuzsanna Adél
Naskiĝo la  5-an de junio 1907(nun 1907-06-05)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto 1964
en ?
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Miklós Balla (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zsuzsi Balla [ĵuĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balla Zsuzsi estis hungara aktoro. Ŝia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Balla Zsuzsanna Adél.

Zsuzsi Balla [1] naskiĝis la 5-an de junio 1907 en Budapeŝto, ŝi mortis ie en 1964.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Zsuzsi Balla estis frue infana aktoro. Ŝi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi lernis aktoradon en privata lernejo de Rózsi Forrai. En 1926 ŝi aliĝis al trupo de Teatro Belvárosi, baldaŭ al aliaj teatroj, teatretoj. Ŝi ofte estis aŭdebla en la Hungara Radio. Ŝi edziniĝis en 1928, eksedziniĝis en 1933. Pri ŝia kariero dum la socialismo mankas informoj.

Elektitaj filmaj roloj

[redakti | redakti fonton]
  • Júlia kisasszony (1919)
  • Terike (1924) - titolrolo
  • A kölcsönkért kastély (1937) - juna edzino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.