Akselo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akselo estas

  • en plantanatomio: la angulo inter petiolo kaj tigo.
  • en homanatomio: la regiono de la ŝultro (latine Axilla).
    Pli striktasence ĝi signifas nur la akselan kavon inter brako kaj trunko (torso), kie troviĝas multaj ŝvitoglandoj kaj seboglandoj. Sub la haŭto ĉe la akselo estas limfaj ganglioj kiuj ludas gravan rolon en la defenda sistemo. Ĉe la homo la akselo estas unu el la malmultaj lokoj kie estas hararo.
  • En la okcidenta mondo la belecidealo por virinoj (kaj kelkaj viroj) estas por havi razitajn akselojn. Tiu idealo nur ekestis je la fino de la 19-a jarcento. Tamen ekde 2019 oni iom post iom forlasas tiun idealon.
Vira akselo
Virina akselo


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.