Citadelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En tiu plano de la 17a jarcento la citadelo de la fortikaĵa urbo Casale Monferrato estas granda stel-forma strukturo maldekstre.

Citadelo estas fortikigita loko en urbo, por defendi ĝian alirejon. La vorto originale venas el la itala lingvo, kie ĝi signifas "eta urbo".

Laŭ Francisko Azorín Citadelo estas Fortikaĵo kun militistaj loĝejoj, en plej alta parto de urbo. Ĉe la antikvaj grekoj havis specialan tipon (akropolo); kiel ĉe la araboj (alkazabo).[1] Kaj li indikas etimologion el la latina citadella el civitas (urbo).[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 47.
  2. Azorín, samloke.