Danovën estas arta lingvo kreita de Joshua Shinavier. Danovën (laŭlitere "lingvo de logiko") estas strikte malambigua formo de Arovën, la "lingvo de penso", ankaŭ kreita de Shinavier. Arovën estas kompleta planlingvo kiu estis kreita kiel ideala medio por klara komunikado de abstraktaj ideoj, kaj ĉiutaga uzado. Aŭtoro imagis evoluigon de Arovën dum jarcentoj, sed Danovën estas logika lingvo.