Kalvinana germana preĝejo (Balmazújváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana hungara preĝejo de
Balmazújváros
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balmazújváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Dato de konsekro 1892
Konsekrinto Áron Kiss
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 700 sidlokoj
Longo 28 m (interne)
Larĝo 12 m (interne)
Alto 42 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana germana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Balmazújváros. La hungaroj havis alian preĝejon dum la historio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kalvinanaj germanoj alvenis en la 1760-aj jaroj kaj fondis apartan loĝkolonion. En 1766 ili akiris permeson uzi la kalvinanan hungaran preĝejon. Inter 1792-1793 ili konstruis propran preĝdomon, en 1799 jam kirkon, en 1801 sonorilostablon. La memstara germana grupo estis fondita same en 1801. La turo estis konstruita en 1817, al kiu la nun videbla malfrubaroka navo estis konstruita en 1892 laŭ la germanaj kutimoj. La orgeno estis farita en 1894, renovigita en 1993. En 1945 pro la kontraŭgermaneco la hungara kaj germana grupoj unuiĝis. La kirko mem ekstere estis renovigita en 2001.

En la turo 2 sonoriloj loĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.