Kastelo de Putnok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Putnok (konata pri la posedanto Kastelo Serényi [serEnji]) estas historia monumento en Hungario en urbo Putnok.

Kastelo de Putnok

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, en la 14-a jarcento estis tie nobela domego. En 1427 ĝi estis malkonstruita kaj burgo estis konstruita. En 1588 dokumento mencias, ke la konstruaĵo estas malforta, dezirindus konstrui pli novan. Tamen en la sama jaro la turkoj ne povis okupi ĝin. La sekvaj jardekoj eĉ jarcentoj portis al tiu regiono diversajn militojn kun partopreno de ĉi tiu burgo. Okazis, ke Putnok senhomiĝis. En 1717 familio Serényi ricevis la apudan bienon (jam tiam estis paca historio). Tiu familio konstruis la nun videblan klasikisman kastelon en 1834. En 1860 trakonstruo okazis.

Enirejo de la kastelo

Dum la socialismo oni profitis la konstruaĵon instituto por handikapuloj, nun ĝi estas privata posedaĵo, tamen neloĝata.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La teretaĝa kastelo kun keloj situas sola en granda parko, sed en la parko troviĝas ankaŭ aliaj [servaj) konstruaĵoj. La kastelo formas L-majusklon. Antaŭ la enirejo estas portiko, pli supre estas timpano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]