Korhonen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Korhonen estas finna familinomo. Ĝi estas la plej ofta familinomo de Finnlando.[1] En 2009 ĝi en Finnlando pasis en ordinareco nomon Virtanen. Kvankam du plej ordinaraj finnaj familiaj nomoj inkludas saman sufikson, ili havas vere diversajn historiojn. Korho(i)nen estas vere malnova nomo same kiel multaj aliaj orientfinnaj nomoj, kiuj inkludas sufikson -(i)nen. Ĝi herediĝas eble el 13-a aŭ 14-a jarcentoj, kiam en orienta Finnlando naskiĝis la unua forta familinoma sistemo en Eŭropo, eble unua en tuta mondo. Aliaj respondaj nomoj estas ekzemple Leinonen, Heikkinen, Kinnunen, Turunen kaj Laitinen. En lastaj jardekoj de 19-a jarcento en okcidenta Finnlando estis prenitaj familinomoj, kiu estis faritaj tiel, ke estis ligita orientfinna familnoma sufikso -nen al iu naturtema vorto, kaj tia nomo estas ekzemple Virtanen (virta signifas fluon). Etimologio de Korhonen ne estas certa. En kelkaj finnaj dialekto korho povas signifi la adjektivon "surda" aŭ "malsaĝa". En kelkaj aliaj finnaj dialektoj korho povas signifi ion rekte estanta, ekzemple laiho signifas ekkreskaĵon kaj en iuj dialektoj korholaiho rektan ekkreskaĵon. Korhonen estas vere ofta nomo speciale en areo de savoniaj dialektoj. El la loĝantoj de la nordsavonia komunumo Rautavaara pli ol okono portas ĝin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

la skisaltisto Paavo Korhonen en 1959

Konataj portantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]