Luterana preĝejo (Albertirsa)
Luterana preĝejo de Albertirsa | ||
---|---|---|
Luterana preĝejo en Albertirsa (iam en Alberti)
| ||
Luterana kirko | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Albertirsa | |
Geografia situo | 47° 14′ 26″ N, 19° 37′ 10″ O (mapo)47.2406722947619.619529479343Koordinatoj: 47° 14′ 26″ N, 19° 37′ 10″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | luteranismo | |
provinco | Pest | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | 1774–1778 | |
Specifo | ||
Enhaveco | preskaŭ 1000 sidlokoj | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Luterana preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Albertirsa.
Historio
[redakti | redakti fonton]La luterana grupo en la tiama vilaĝo Alberti formiĝis en 1711. Ili konstruis provizoran preĝejon, kiu preskaŭ detruiĝis pro tertremo en 1763. La pli nova, stabila preĝejo estis konstruita en la 1770-aj jaroj, sed la turo estas videbla nur ekde 1798. En la preĝejo estis baptita Sámuel Tessedik, kies patro estis tiutempe la pastro.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unusola turo havas super la pinto stelon laŭ la kutimoj. Pli malsupre horloĝo montras la tempon. Interne la marmora klasikisma kaj ornamriĉa predikejo estis farita en la 19-a jarcento. La orgeno ekfunkciis en la galerio en 1778. Sur la preĝeja muro estas 2 memortabuloj: pri Sámuel Tessedik kaj falintoj dum la 2-a mondmilito. Apud la preĝejo estas infanĝardeno kaj lernejo, ilin havas la luteranoj.