Moskeo de Jakovali Hasan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskeo de Jakovali Hasan
moskeomuzeo [+]
Koordinatoj46° 4′ 27″ N, 18° 13′ 16″ O (mapo)46.07412518.22106111Koordinatoj: 46° 4′ 27″ N, 18° 13′ 16″ O (mapo)

Moskeo de Jakovali Hasan (Baranya)
Moskeo de Jakovali Hasan (Baranya)
DEC
Moskeo de Jakovali Hasan
Moskeo de Jakovali Hasan
Lokigo de Baranya en Hungario

Map
Moskeo de Jakovali Hasan
Vikimedia Komunejo:  Yakovali Hassan Mosque [+]
vdr

Moskeo de Jakovali Hasan hungare Jakováli Hasszán dzsámija apartenas al la plej signifaj muslimaj konstruaĵoj en Hungario en Pécs.

Historio[redakti | redakti fonton]

Moskeo de Jakovali Hasan

En la 16-a jarcento paŝao kaj regionestro Jakovali Hasan konstruis moskeon kun minareto, apude ankaŭ muslimajn altlernejon, monaĥejon kaj senpagan kuirejon. Tiuj lastaj jam malaperis dum la historio. La konstruaĵojn priskribis Evliya Çelebi mem. Depost dominado de turkoj la moskeo iĝis katolika kapelo, la necesaj trakonstruoj laŭ baroko okazis inter 17021732. La minareto iĝis kampanilo. Post longa paŭzo en 1956 oni komencis esplori la moskeon, poste paŝo post paŝo ĝi rericevis la originan aspekton. En la 2010-aj jaroj plena renoviĝo okazis. Turkio donacis diversajn objektojn al la konstruaĵo, tial ĉefe en vendredo la moskeo funkcias ordinara muslima preĝejo. En alia parto malgranda muzeo pri turkaj objektoj funkcias.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Bildoj pri la Moskeo de Jakovali Hasan
La moskeo inter domoj
La minareto
Interna parto
Interna parto
Interna parto
La kupolo interne
La predikejo
Breto por la Korano
Unu el la fenestroj
Muzea parto de la moskeo


La moskeo formas kvadraton kaj ĝi estas direktita al Mekao. Pli supre situas okangula trapaso, kies supro estas kupolo. Interne estas aparta parto por la virinoj, do la moskeo plene konvenas al la islamo. Enirejo de la minareto troviĝas en interno de la moskeo. La minareto staras sur aparta fundamento, sur tio kuŝas 6,5 metrojn alta 12-angula "teretaĝo" aliĝanta al muro de la moskeo. La turo estas 14,5 metrojn alta. 87 ŝtupoj kuras al la supra rondbalkono, kiu estas en alteco 22,5 m. Resume la minareto estas preskaŭ 30 metrojn alta.

Fontoj[redakti | redakti fonton]